Aranĝoj | ![]() |
En la menuero de "Eventa Servo" vi trovas plenan kalendaron de aranĝoj.
Sarlanda Esperanto-Ligo festos sian 100-jariĝon per Jubilea Kultura Semajnfino de la 13a ĝis la 15a de oktobro 2023 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (https://www.kardinal-wendel-haus.de/)
Atendas vin interesa programo konsistanta el diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencas la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni kunsidos en etosa rondo por (pli bone) interkonatiĝi. La tutan sabaton kaj la dimanĉon ni dediĉas al prelegoj, lingvokursoj kaj ekskursoj en la urbon aŭ en la ĉirkaŭaĵon.
La kulmino de la Jubilea Kultura Semajnfino estos la festvespero sabate. Jam antaŭĝoju pri bela, bongusta festbufedo en solena etoso!
Por aliĝi elŝutu la aliĝilon, plenigu ĝin je la ekrano, konservu kaj sendu ĝin al
ksf@esperanto-sarlando.info