Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

Lingvo internacia

Esperanto? Bona ideo!

Amikoj sur ĉiuj kontinentoj

Pri ni

 

Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. estas unuiĝo de personoj kiuj parolas Esperanton aŭ kiuj ŝatas kontribui al ĝia subteno. La ligo estas registrita asocio reprezentata eksteren per la estraro.

La ĉefaj celoj de Sarlanda Esperanto-Ligo estas:

  • Informi la publikon pri la lingva problemo kaj ties ebla solvo per Esperanto
  • Oferti kulturajn eventojn por Esperanto-parolantoj
  • Subteni la Esperanto-literaturon
  • Informi la membrojn
  • Organizi lingvokursojn por komencantoj kaj progresintoj

Kadre de la Kulturaj Semajnfinoj ofertiĝas al membroj kaj interesitaj gastoj varioplena programo. Apud kursoj por komencantoj kaj progresintoj troviĝas prelegoj pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj. Grava parto de la semajnfinaj seminarioj estas la libroservo. Tie komencantoj kaj Esperanto-parolantoj povas proviziĝi per literaturo ekde lernolibroj kaj vortaroj ĝis faklibroj, romanoj kaj poemaroj.