Sarlanda Esperanto-Ligo okazigas dufoje jare sian "Kulturan Semajnfinon" en la Kardinal-Wendel-domo (Homburgo) al kiu veturas Esperanto-parolantoj el la grandregiono SarLorLuks kaj el apudaj regionoj. Interesaj prelegoj, Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, libroservo, ekskursoj en la najbaran ĉirkaŭaĵon kaj familia etoso formas tiujn semajnfinojn. Aldone ofertiĝas la okazo partopreni Diservon en Esperanto en la doma kapelo de la Kardinal-Wendel-domo.
En la menuero "Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato" vi trovas plenan kalendaron de aranĝoj. Tie troviĝas ĉiuj informoj pri monataj kunvenoj, prelegoj, Kulturaj Semajnfinoj kaj aliaj aranĝoj de Sarlanda Esperanto-Ligo en Sarlando kaj la apuda okcidenta Palatinato. |