Esperanto en Sarlando
Bonvenon
Pri ni
Aranĝoj
Ligiloj
Kontakto / Indikaĵoj
Facebook
Retbutiko
Becker-Meisberger-Instituto
Estraro
Historio
Sarlanda Esperanto-Ligo r.a.
Pri ni

Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. estas unuiĝo de personoj kiuj parolas Esperanton aŭ kiuj ŝatas kontribui al ĝia subteno. La ligo estas registrita asocio reprezentata eksteren per la estraro. La membriĝo en Sarlanda Esperanto-Ligo ne estas limigita al sarlandanoj. Multaj membroj loĝas en apudaj germaniaj federaciaj landoj aŭ en eŭropaj najbaraj ŝtatoj.


  • La ĉefaj celoj de Sarlanda Esperanto-Ligo estas:
  • Informi la publikon pri la lingva problemo kaj ties ebla solvo per Esperanto
  • Oferti kulturajn eventojn por Esperanto-parolantoj
  • Subteni la Esperanto-literaturon
  • Informi la membrojn
  • Organizi lingvokursojn por komencantoj kaj progresintoj

Kadre de la Kulturaj Semajnfinoj ofertiĝas al membroj kaj interesitaj gastoj varioplena programo. Apud kursoj por komencantoj kaj progresintoj troviĝas prelegoj pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj. Grava parto de la semajnfinaj seminarioj estas la libroservo. Tie komencantoj kaj Esperanto-parolantoj povas proviziĝi per literaturo ekde lernolibroj kaj vortaroj ĝis faklibroj, romanoj kaj poemaroj.

 

Pri ni