Esperanto en Sarlando
Bonvenon
Pri ni
Aranĝoj
Ligiloj
Kontakto / Indikaĵoj
Facebook
Retbutiko
Becker-Meisberger-Instituto
Sarlanda Esperanto-Ligo r.a.
Becker-Meisberger-Instituto

La instituto kompreniĝas kiel studa centro pri interlingvistiko, la interdisciplina scienco pri komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. La instituta laboro koncentriĝas precipe je esperantologio t.e. la esplorado kaj la evoluigo de la planlingvo Esperanto. Grava agadkampo estas la informado de la neesperantista loĝantaro pri la avantaĝoj de la internacia lingvo. Tial la Becker-Meisberger-Instituto estas samtempe la sidejo de Sarlanda-Esperanto-Ligo.

Per biblioteko kun pli ol 5000 libroj kaj aliaj presaĵoj, per arkivo plena je internaciaj pres-, bild- kaj sondokumentoj teme ligitaj al interlingvistiko, la instuto estas bonege provizita. Ĉi tie studantoj kaj doktoriĝantoj pri interlingvistiko povas studi kaj profiti de la institutaj ebloj.

La domo malfermas por Esperantistoj el la tuta mondo kaj ofertas du gastĉambrojn por tranokti. Ĝi ĉarme situas en la plej bela baroka urbo de la regiono Bliesgau.

Bonvolu viziti ankaŭ la (germanlingvan) retpaĝaron de la Becker-Meisberger-Instituto



Becker-Meisberger-Instituto