Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

Lingvo internacia

Esperanto? Bona ideo!

Amikoj sur ĉiuj kontinentoj

Becker-Meisberger-Instituto

 

La instituto kompreniĝas kiel studa centro pri interlingvistiko, la interdisciplina scienco pri komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. La instituta laboro koncentriĝas precipe je esperantologio t.e. la esplorado kaj la evoluigo de la planlingvo Esperanto. Grava agadkampo estas la informado de la neesperantista loĝantaro pri la avantaĝoj de la internacia lingvo.

Per biblioteko kun pli ol 5000 libroj kaj aliaj presaĵoj, per arkivo plena je internaciaj pres-, bild- kaj sondokumentoj teme ligitaj al interlingvistiko, la instuto estas bonege provizita. Ĉi tie studantoj kaj doktoriĝantoj pri interlingvistiko povas studi kaj profiti de la institutaj ebloj.

La Becker-Meisberger-Instituto estis fondita je la 25-a de januaro 2000 per Günther Becker kaj la tiama prezidanto (hodiaŭa honorprezidanto) de SEL Oliver Walz. La ideon fondi centron por interlingvistaj esploroj jam havis dek jarojn antaŭe Günther Becker kaj lia edzino Maria Becker-Meisberger. La seninfanaj geedzoj volis donaci sian domon al tiucela fondaĵo, sed ĉar la kapitalo ne sufiĉis oni decidis fondi instituton. Maria Becker-Meisberger mortis post longa malsano la 1-an de majo 1999 en Blieskastel, ŝia edzo Günther mortis naŭ jarojn poste je la 18-a de aŭgusto 2008 en Zweibrücken.

Maria Becker-Meisberger naskiĝis la 8-an de decembro 1925 en Marpingen (Sarlando). Ŝia patro estis minlaboristo kaj mortis dum la terura mineja katastrofo en 1930 en Maybach.

Post la gimnazio en St. Wendel Maria studis pedagogion en Ottweiler kaj fariĝis instruistino. Unue ŝi instruis en la Normandio, poste en Altheim kaj fine en Blieskastel. Pro grava malsano ŝi pensiiĝis en 1972.

Komence de la jaro 1958 ŝi eklernis Esperanton. Tiam ŝi konatiĝis kun Günther Becker - ŝia tiama docento - kaj ili geedziĝis en la sama jaro.

Maria Becker-Meisberger famiĝis kiel aŭtorino kaj poetino per ŝia libro "De Himmel off Besuuch" (La ĉielo vizitas). Ŝi gajnis plurajn premiojn ĉe sarlanda belarta konkurso, ekzemple 1979 por la libro "Maybach 1930" aŭ unu jaron poste por "E Dorf wii fil anere" (Vilaĝo kiel multaj aliaj) kaj en 1984 por "Fenef Buwe, drei Mädd" (Kvin knaboj, tri knabinoj). Tutmonde ŝi konatiĝis finfine per sia fama kuirlibro "Internacie kuiri" en kiu ŝi prezentis mem testitajn receptojn en la tuta mondo.

Maria helpis ankaŭ traduki multajn fakajn librojn el Esperanto en la germanan lingvon.

Ŝi ĉiam havis en Blieskastel malferman domon por multnombraj internaciaj vizitantoj, kun kiuj ŝi interkonatiĝis dum siaj nenombreblaj vojaĝoj kune kun sia edzo.

Günther Becker naskiĝis la 25-an de januaro 1930 en Elversberg. Post sia pedagogiaj studoj li unue laboris en norda Francio kiel helpinstruisto por la germana lingvo. Poste li instruis en Sarlando kiel mezlerneja supera instruisto en Homburg kaj Blieskastel. Post akcidento en Parizo li emeritiĝis en la jaro 1983.

Li lernis Esperanton post la militfino kiel unuan fremdlingvon. En majo 1951 li ekaktivis en la Esperanto-movado. En 1956 li fariĝis prezidanto de TEJO. En la somero de 1964 li transprenis la postenon de Ĝeneral Sekretario de UEA en Roterdamo. De 1957 ĝis 1973 li ankaŭ estis la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo kaj poste honora prezidanto.

Dum sia aktiva periodo li multe vojaĝis tra la tuta mondo kaj prelegis. Samtempe li instruis ĉe diversaj popolaltlernejoj Esperanton, la rusan kaj la italan lingvojn. Aldone li estis redaktoro de granda Esperanto-magazeno, verkis nenombreblajn gazetartikolojn kaj donis multajn radiajn kaj televidajn intervjuojn. Liaj meritoj kiel elstara aŭtoro kaj tradukisto de lingvista fakliteraturo estas neforgeseblaj. Ekzemple li elfrancigis kune kun sia edzino la konatan faklibrojn "Eine Einführung in die Esperantologie" de Pierre Janton kaj "Esperanto - eine linguistische Standortbestimmung" de Claude Piron.

Dum la lastaj jaroj li precipe laboris je la finpretigo de sia viva verko: La fondado de la Becker-Meisberger-Instituto kiel centro de esplorado kaj dokumentado kaj je la subteno de sciencaj laboroj en kaj pri Esperanto.