Kultura Semajnfino | ![]() |
Ni elkore invitas vin al tiu komuna aranĝo de Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Esperanto Rejnlando-Palatinato!
Venonta dato: Vendredo 3-a ĝis dimanĉo 5-a de novembro 2017
Loko: Kardinalo-Wendel-Domo, Kardinal-Wendel-str. 10, D-66424 Homburgo
La ekzakta programo elŝuteblas ĉi tie. Ĉiukaze atendas vin:
- Esperanto-Kurso por komencantoj
- Esperanto-Kurso por progresintoj
- Prelego por Esperanto-parolantoj kun Flo Martorell
- Muziko kaj Esperanto - du pontoj inter la kulturoj
Floréal Martorell kaj prezentos per lumbildaro la kronologian historion de EUROKKA kaj Vinilkosmo. Li parolos pri ilia evoluo dum la preskaŭ 30 jaroj de ekzisto de EUROKKA kaj Vinilkosmo.
Aldone li kaj Françoise Eriksen montros kiel aŭskulti la katalagon de Vinilkosmo elsendflue tra la ABONKLUBO de Vinilkosmo kaj kiel uzi la muzikan retejon de Vinilkosmo. - Ekskurso en la ĉirkaŭaĵon
- Diservo kun Pastro Kronenberger
- Sabatvespera distraĵa programo
- Interesa babilado ĉe malvarmaj trinkaĵoj ("knajpo")
- Libroservo
- Infana programo
Estis tre bela aranĝo. Ni elkore dankas ĉiujn partoprenintojn!